Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Pluvo, pluvo, pluvo...

Pluvo, pluvo, pluvo,
kisopluvo falas,
tre dolĉguste miajn
lipojn ĝi regalas.

Ĉe pluveg' ne mankas
ankaŭ fulmobriloj,
fulm' radias, kara,
el viaj pupiloj.

Tondro, tondro, tondro
post la dorso muĝas.
Venas via patro,
kara, mi rifuĝas.